Esperanta vikipedio: rezultoj de 2023 jaro
Ĵaŭdo, la 22-a de februaro 2024
Vikipedio en Esperanto estis fondita la 6-an de novembro 2001. Ekde tiu tempo ĝi sufiĉe aktive evoluas. Mi volas prezenti al la vasta publiko iom da ciferoj por konigi al vi la atingojn de la E-vikio en la jaro 2023.
Ĝenerala statistiko
Ĉiu interreta resurso speciale fanfaronas pri nombro de vizitoj. Tamen celoj de tiaspeca fanfaronado estas malsamaj: komercaj еntreprenoj celas allogi monon de reklamaj agentejoj, tiuj nekomercaj — monon de sponsoroj. Ambaŭ celoj bezonas certagradan friponadon.
Feliĉe Vikipedio ne bezonas allogi monon kaj ĉi-sube estas laŭeble plej korektaj informoj.
Jaroj | Ĝenerala kvanto | Kvanto de homoj | Kvanto de homoj rilate al la ĝenerala kvanto |
---|---|---|---|
2016 | 94 076 287 | 22 149 720 | 23,54% |
2017 | 82 634 907 | 18 354 313 | 22,21% |
2018 | 90 102 565 | 18 479 167 | 20,51% |
2019 | 93 749 118 | 22 316 665 | 23,80% |
2020 | 98 193 024 | 14 879 093 | 15,15% |
2021 | 122 107 608 | 17 679 472 | 14,48% |
2022 | 133 286 805 | 17 282 468 | 12,97% |
2023 | 144 902 172 | 22 777 453 | 15,72% |
En la supra tabelo oni povas vidi kvanton de vizitoj, registritaj de la komenco de 2016 ĝis la fino de 2023. Pro teknikaj mankoj ne eblas prezenti pli detalajn datumojn.
El la tabelo ni vidas, ke ekzistas du specoj de vizitantoj: homoj kaj interretaj robotoj. Por ricevi monon mi prezentus totalan kvanton de vizitoj, sed tio estus sintrompo: dum ok jaroj kvanto de homaj vizitoj restas pli-malpli egala kaj havas etan tendencon al malaltiĝo. Tamen la kvanto de vizitoj estas tre granda: multe pli ol 22 milionoj. Certe ne ĉiu el la milionoj da vizitintoj estas esperantistoj, sed apenaŭ dubindas ke Vikipedio en Esperanto estas la plej populara esperantlingva retejo.
La kvanto estas enorme granda: neniu racia esperantisto kredus ke ekzistas tia amaso de samideanoj, sturmantaj E-vikion. Ekzemple, Pola Retradio en Esperanto afable prezentis informon pri vizitado de ĝia retejo en 2023: 29 000 vizitoj fare de 16 100 vizitintoj. Reta administranto de la Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev ankaŭ afable sciigis sian ĉi-jaran statistikon — 37 225 vizitoj.
Sube mi prezentu mian vidpunkton pri la fenomeno de la vikio en Esperanto.
Kial eo-vikio estas tiel populara?
Ĉefa logilo por vizitantoj estas granda kvanto da artikoloj en eo-vikio — 348 722 (temas ĝuste pri artikoloj). Totala kvanto de paĝoj estas 777 045: tiu cifero kalkulas ankaŭ teknikajn paĝojn, artikolajn diskutojn, alidirektilojn kaj aliajn bezonaĵojn. Mi povas diri, ke nun Vikipedio estas la plej enhavriĉa universala enciklopedio en Esperanto. Certe eo-Vikipedio estas ankaŭ la plej riĉa fonto de informoj pri Esperanto, esperantistoj, movado kaj aliaj Esperanto-temoj.
Kiuj estas aŭtoroj de eo-vikio?
Multaj opinias, ke Vikipedion verkas speciale dungitaj personoj, kiuj ricevas salajron pro tiu laboro. La realo estas mala: ĉiuj aŭtoroj de Vikipedio estas volontuloj kiuj redaktas aŭ kreas la artikolojn senpage kaj senordone, pro sia libera volo. Neniu ricevas salajron aŭ la aliajn rekompencojn. La vikipediistoj estas divideblaj je du grupoj: registritaj kaj ne registritaj (anonimaj). Por Vikipedio ĉiu uzanto, farinta eĉ unu ŝanĝon estas vikipediisto. Ne gravas grandeco de la kontribuo: ĉu aldono de komo, ĉu kreo de granda artikolo — ĉio ĉi estas konsiderata redakto. Plej grande kontribuas registritaj aŭtoroj. Ekzemple en decembro 2023, 79 vikipediistoj faris 81 261 redaktojn (aldono de novaj informoj, korekto de tiuj malnovaj, partopreno en diskutoj ktp). Komparu tion kun 391 redaktoj de anonimuloj.
Do, la precipaj kontribuantoj estas registritaj redaktantoj. Sume temas pri 219 368 kontoj, sed tiu ĉi nombro ne koincidas kun la nombro de personoj. Foje okazas, ke unu persono registras kelkajn kontojn. Ekzemple mi pro teknika eraro de frua versio de vikio havas du kontojn. Mi petis bloki la pli fruan konton, kvankam ĝi gavas sufiĉe grandan kontribuon (preskaŭ 400 artikolojn). Fakte en Vikipedio estas proksimume 80 aktivaj kontoj, kiujn mi plu nomos aŭtoroj aŭ redaktantoj.
Efektive la kvanto de vikipediistoj ne estas malgranda por tiom eta komunumo kiel Esperantujo kaj oni povus fanfaroni pri tio. Tamen ne ĉiuj redaktantoj estas similaj. Inter ili estas almenaŭ 7 robotoj, kiuj faras amasajn, sed tre limigitajn korektojn (ekz. ili anstataŭigas vorton «File» per «Dosiero» en priskriboj de ilustraĵoj). Restintaj 71 aŭtoroj havas tre malegalajn kontribuojn.
kvanto de aŭtoroj po kvanto de agoj |
sumo da redaktoj |
averaĝa kvanto da redaktoj |
---|---|---|
1 (3000+) | 4061 | 4061,0 |
1 (2000+) | 2578 | 2578,0 |
4 (1000+) | 6629 | 1657,3 |
7 (>300<1000) | 5043 | 720,4 |
8 (>100<300) | 2400 | 300,0 |
17 (>30<100) | 979 | 57,6 |
19 (>10<30) | 306 | 16,1 |
14 (<10) | 114 | 8,1 |
sume 71 | 20992 | 295,7 |
Diagramo de rilatumo de redaktoj al kvanto de redaktantoj montras, ke reale en eo-vikio aktivas 13 aŭtoroj, kiuj dum decembro 2023 faris 87% da redaktoj, dum 58 vikipediistoj kontribuis nur al 13% de la redaktoj. La rezulto estas ege malbona, ĉar perdo de eĉ unu el la 13-opa kerna teamo tre malfortigus la tutan eo-vikion.
Plejaj paĝoj
Oni ofte demandas kiu paĝo estas plej redaktata? La demando ne havas sencon de vikipedia vidpunkto. Nun, kiam en eo-vikio aktivas dekkelkaj aŭtoroj, statistiko de redaktoj estas ege misinforma. Kial? Ĉar se iu aktive korektas paĝon, ĝi tuj suprensaltas en la statistiko. Sed post kiam ĝi atingas nivelon, akcepteblan de la vidpunkto de la aŭtoro, li ĉesas plibonigi ĝin kaj ĝi falas en la statistiko. Tamen, estas kelkaj paĝoj ĉiam redaktataj sufiĉe aktive. Mi atentigas ke temas ne pri artikoloj, sed pri la paĝoj ĝenerale, kio montras la 3-a tabelo:
Titolo de la paĝo | Loko en la furorlisto | Kvanto de redaktoj |
---|---|---|
Vikipedio:Alinomendaj artikoloj | 1 | 370 |
Vikipedio:Forigendaj artikoloj | 7 | 73 |
Vikipedio:Administrantoj/forigo_de_rajtoj/RG72 | 12 | 50 |
Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Januaro | 60 | 12 |
Vikipedio:Problemaj uzantoj | 63 | 11 |
Vikipedio:Vikidatumoj/Ĵusmortintoj | 100 | 7 |
La paĝoj rilatas al interna vikipedia kuirejo kaj ordinara leganto de Vikipedio ne vizitas ilin. Tamen tiuj ĉi paĝoj estas tre gravaj por evoluo de vikio: vigleco de diskutoj pri alinomo aŭ forigo de artikoloj estas rekte ligita al la sano de la projekto. Ni vidas, ke la retaktantaro sufiĉe aktive partoprenas la diskutojn, do nia komunumo estas sana kaj aktiva.
Certe estas interese scii kiuj artikoloj estis la plej multe vizititaj dum la jaro. Mi preparis furorliston el 20 plej vizititaj artikoloj de eo-vikio.
Artikoloj | Redaktoj | Redaktoroj | Vizitoj | Poŝtelefonoj |
---|---|---|---|---|
Carles Puigdemont i Casamajó | 3 | 3 | 503 887 | 0,14% |
Manuel de Pedrolo | 1 | 1 | 52 631 | 0,14% |
Esperanto | 45 | 18 | 30 014 | 36,48% |
Vikipedio | 12 | 10 | 11 609 | 29,01% |
Marie-Antoinette | 3 | 2 | 11 274 | 1,02% |
Angkor Ŭat | 13 | 5 | 10 493 | 1,03% |
Usono | 44 | 14 | 9 117 | 35,11% |
Milena Velba | 1 | 1 | 8 453 | 76,85% |
Seksumado | 9 | 5 | 8 187 | 69,82% |
Masturbado | 3 | 1 | 7 220 | 71,65% |
Angla lingvo | 7 | 6 | 6 430 | 31,32% |
TTT | 41 | 6 | 6 194 | 74,22% |
2023 | 130 | 33 | 6 007 | 19,16% |
Gregoria kalendaro | 5 | 4 | 5 742 | 1,05% |
Kuketo | 1 | 1 | 5714 | 1,1% |
Homo | 4 | 4 | 5 684 | 40,71% |
Vikipedio en Esperanto | 6 | 5 | 5 635 | 21,56% |
Listo de fervojaj stacioj en Svislando | 1 810 | 2 | 5 499 | 1,01% |
ISO 8601 | 2 | 2 | 5 399 | 1,11% |
Kvadrata kilometro | 1 | 1 | 5 249 | 24,04% |
La furorlisto bezonas komentojn.
Mi komencu per la plej dekstra, la kvina kolumno «Poŝtelefonoj». Ĝi montras kioma parto de la legantaro uzis poŝtelefonojn por viziti la paĝon. Se kompari kun aliaj vikioj (la angla, la germana, la franca, la portugala ktp.) ni rimarkos, ke vizitantoj de eo-viki pli ofte uzas komputilojn ol telefonojn. Kialojn de tiu ĉi devio mi provos esplori plimalsupre.
La dua komento rilatas al strangaj interesoj de esperantistoj. Por ilustri ĝin mi kompilis furorliston el kvin diversaj vikioj.
eo | en | de | fr | es | ceb | ru | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Carles Puigdemont i Casamajó | 1 | 503 887 | ChatGPT | 1 | 52 459 446 | Nekrolog 2023 | 1 | 5 916 365 | France | 1 | 3 966 354 | Cleopatra | 1 | 28 466 624 | Pornhub | 1 | 77 384 | The Hollywood Reporter | 1 | 17 557 504 |
Manuel de Pedrolo | 2 | 52 631 | Deaths in 2023 | 2 | 48 549 304 | Deutschland | 2 | 4 911 846 | 2 | 3 957 916 | Cleopatra I de Egipto | 2 | 19 029 369 | General Santos | 2 | 43 903 | YouTube | 2 | 14 662 718 | |
Esperanto | 3 | 30 014 | 2023 Cricket World Cup | 3 | 38 706 364 | Robert Oppenheimer | 3 | 4 030 144 | Google Traduction | 3 | 3 930 554 | YouTube | 3 | 8 755 420 | Metro Manila | 3 | 14 748 | ВКонтакте | 3 | 11 475 631 |
Vikipedio | 4 | 11 609 | Indian Premier League | 4 | 32 403 012 | ChatGPT | 4 | 3 581 233 | Cristiano Ronaldo | 4 | 3 583 087 | Tabla periódica de los elementos | 4 | 5 912 000 | Unang panid | 4 | 14 693 | Пригожин, Евгений Викторович | 4 | 10 850 961 |
Marie-Antoinette | 5 | 11 274 | Oppenheimer (film) | 5 | 31 260 165 | Oppenheimer (2023) | 5 | 3 512 131 | YouTube | 5 | 3 314 576 | ChatGPT | 5 | 5 857 062 | Pornograpiya | 5 | 13 060 | Россия | 5 | 9 554 052 |
Angkor Ŭat | 6 | 10 493 | J. Robert Oppenheimer | 6 | 2 8203 418 | Kleopatra VII. | 6 | 3 293 681 | Lionel Messi | 6 | 3 120 828 | Lionel Messi | 6 | 5 634 876 | Akto Sa Paghinulsol | 6 | 12 465 | Список умерших в 2023 году | 6 | 6 045 946 |
Usono | 7 | 9 117 | Cricket World Cup | 7 | 25902840 | Gazastreifen | 7 | 3 187 322 | États-Unis | 7 | 3 104 168 | Javier Milei | 7 | 5 038 725 | Rosaryo | 7 | 12 339 | Путин, Владимир Владимирович | 7 | 5 863 385 |
Milena Velba | 8 | 8 453 | Jawan (film) | 8 | 23 078 233 | Israel | 8 | 3 152 762 | ChatGPT | 8 | 3 055 245 | Cristiano Ronaldo | 8 | 4 475 378 | Maghimaya Ka Maria | 8 | 12 200 | Соединённые Штаты Америки | 8 | 5 586 643 |
Seksumado | 9 | 8 187 | Taylor Swift | 9 | 22 030 018 | TV Mainfranken | 9 | 3 014 296 | Kylian Mbappé | 9 | 3 011 324 | Liga de Campeones de la UEFA | 9 | 4 406 550 | Tuig | 9 | 11 486 | ЧВК «Вагнер» | 9 | 5 548 210 |
Masturbado | 10 | 7 220 | The Last of Us (TV series) | 10 | 20 997 223 | Chronologie des russischen Überfalls auf die Ukraine | 10 | 2 808 441 | Bernard Tapie | 10 | 2 876 392 | Estados Unidos | 10 | 4 405 592 | Mayo | 10 | 9469 | Вторжение России на Украину (с 2022) | 10 | 5 343 495 |
Angla lingvo | 11 | 6 430 | 2023 Indian Premier League | 11 | 20 806 557 | ZDF | 11 | 2 492 175 | Robert Oppenheimer | 11 | 2 807 938 | 11 | 3 878 962 | Panuhot | 11 | 8 895 | Слово пацана. Кровь на асфальте | 11 | 4 935 151 | |
TTT | 12 | 6 194 | Pathaan (film) | 12 | 20 610 304 | Periodensystem | 12 | 2 321 293 | Pierre Palmade | 12 | 2 358 709 | 12 | 3 863 063 | Etnolinggwistiko | 12 | 8 888 | Горшенёв, Михаил Юрьевич | 12 | 4827820 | |
2023 | 13 | 6 007 | Premier League | 13 | 19 872 205 | Ricarda Lang | 13 | 2 307 083 | 13 | 2 303 589 | Robert Oppenheimer | 13 | 3 719 583 | Contact | 13 | 8 848 | Государство Палестина | 13 | 4 178 433 | |
Gregoria kalendaro | 14 | 5 742 | Barbie (film) | 14 | 19 761 243 | Gruppe Wagner | 14 | 2 128 018 | Russie | 14 | 2 177 224 | Copa Libertadores de América | 14 | 3 696 759 | Wikipedya | 14 | 8 771 | Москва | 14 | 4 043 899 |
Kuketo | 15 | 5 714 | Cristiano Ronaldo | 15 | 19 029 679 | Tina Turner | 15 | 2 094 769 | Gabriel Attal | 15 | 2 016 487 | 15 | 3 640 689 | Main Page | 15 | 8 179 | Mail.ru | 15 | 4 040 943 | |
Homo | 16 | 5 684 | Matthew Perry | 16 | 17 856 760 | Till Lindemann | 16 | 1 981 088 | Novak Djokovic | 16 | 2 015 356 | Primera Guerra Mundial | 16 | 3 597 592 | Talakitok | 16 | 8 145 | Сектор Газа | 16 | 3 943 137 |
Vikipedio en Esperanto | 17 | 5635 | Lionel Messi | 17 | 17595145 | Staat Palästina | 17 | 1 939 116 | Brigitte Bardot | 17 | 1 974 509 | Shakira | 17 | 3 571 584 | Hrafnsey | 17 | 7978 | Король и Шут | 17 | 3 938 248 |
Listo de fervojaj stacioj en Svislando | 18 | 5499 | United States | 18 | 17 275 823 | 18 | 1 922 185 | Jane Birkin | 18 | 1 970 045 | España | 18 | 3 484 350 | Santa Cruz, Laguna | 18 | 7686 | Уткин, Дмитрий Валерьевич | 18 | 3 890 745 | |
ISO 8601 | 19 | 5 399 | Animal (2023 film) | 19 | 16 987 138 | Vereinigte Staaten | 19 | 1 791 637 | Israël | 19 | 1 923 536 | Segunda Guerra Mundial | 19 | 3 260 294 | Iraq | 19 | 7562 | Оппенгеймер, Роберт | 19 | 3 775 564 |
Kvadrata kilometro | 20 | 5249 | Elon Musk | 20 | 1 592 1265 | Leopard 2 | 20 | 1 769 309 | Virginie Efira | 20 | 1 903 330 | Premier League | 20 | 3 250 469 | 2023 | 20 | 7 395 | Украина | 20 | 3 730 078 |
eo — esperanta Vikipedio, en — angla, de — germana, fr — franca, es — hispana, ceb — cebua lingvo, ru — rusa. Temas ĝuste pri lingvoj: en Vikipedio ĉiu branĉo estas ne nacia aŭ ŝtata, sed lingva.
Komparo de la furorlistoj montras al ni gravan specifaĵon de Esperanto: ve, nia lingvo ne estas uzata por ricevi informon. Esperantistoj ne interesiĝas pri serĉado de esperantlingvaj informoj pri gravaj politikaj, kulturaj, sciencaj aŭ sportaj eventoj. Certe esperantistoj ne estas homoj kiujn tute ne interesas tiaj aferoj. Mi opinias, ke ili simple preferas legi pli enhavriĉajn vikiojn. Tio kaŭzas fermitan cirklon: mankas informo — mankas legantoj — mankas kontribuintoj — mankas informo — mankas legantoj. Tiu ĉi klarigo solvas misteron de malofta uzo de poŝtelefonoj: se esperantisto interesiĝas pri io, li uzas poŝtelefonon por serĉi informojn en alilingva vikio. Kial? Ĉar en eo-vikio kvalito de artikoloj estas plej ofte pli malalta ol en Vikipedio de lia propra lingvo.
Kvalito de artikoloj
Kvaliton de Vikipedio karaterizas ne nombro de artikolj, sed ilia informriĉeco, kiu siavice formiĝas paŝon post paŝo, post pluraj redaktoj de pluraj redaktantoj. Ju pli multas redaktantoj des pli altas kvalito de artikoloj.
Kial mi konstatas malaltan kvaliton de eo-vikio? Mezuri kvaliton de vikio eblas per diversaj rimedoj, sed mi uzu la plej evidentan kaj facile mezureblan: averaĝan kvanton de redaktoj por unu paĝo. Se kvanto de redaktoj estas malgranda, tio signifas ke artikolo estas jam perfekta, do ne bezonas pluan poluradon (ege malofta kazo) aŭ ke ĝi plu estas malperfekta sed mankas perfektigantoj.
Loko en furorlisto |
Nomo de vikio | Grandeco de paĝaro | Kvanto da redaktoj | Meza kvanto por unu paĝo |
---|---|---|---|---|
1 | Angla | 600 141 98 | 1 203 212 053 | 20 |
2 | Cebulingva | 11 228 344 | 35 029 104 | 3 |
3 | Franca | 7 947 942 | 240 653 890 | 30 |
4 | Germana | 12 950 719 | 212 038 146 | 16 |
5 | Sveda | 6 221 524 | 54 339 457 | 9 |
6 | Nederlanda | 4 607 288 | 66 876 827 | 14 |
7 | Rusa | 7 893 793 | 135 879 993 | 17 |
8 | Hispana | 8 102 207 | 157 766 268 | 19 |
9 | Itala | 7 918 161 | 137 586 814 | 17 |
10 | Masra | 2 107 004 | 8 989 511 | 4 |
36 | Esperanto | 780 260 | 8 607 475 | 11 |
104 | Ido | 64 010 | 1 034 210 | 16 |
108 | Volapuka | 152 483 | 3 295 819 | 21 |
Kion ni povas konkludi el la tabelo? Ni vidas ke esperanta Vikipedio situas tuj post la plej fuŝaj vikioj. Cebulingva, masra, sveda vikioj estas vaste konataj kiel ekzemploj de ne nature kreskintaj vikioj: ties malmultaj aktivuloj ŝveligas ilin per amasaj robotaj aldonoj de artikoloj, kreitaj el malfermitaj datumbazoj pri astroj, biologiaj, kemiaj, geografiaj objektoj ks. La artikoloj estas magraj pro malabundo de informoj kaj ne havas valoron por legantoj. Eĉ ido-vikio estas pli polurita ol la esperanta.
La rezulto estas klara: esperantistoj ne emas legi eo-vikion.
Do estiĝas demando — kiuj estas 503 887 legantoj de artikolo «Carles Puigdemont i Casamajó»? Por trovi respondon ni devas kompreni kial oni venas legi ĝuste tiun ĉi artikolon? La artikolo aperis en eo-vikio la 10-an de januaro 2016 kaj tiu ĉi rakonto pri loka politikisto certe ne estis interesa por amasa legantaro. Ĉio ŝanĝiĝis la 7-an de majo 2020 kiam la paĝo subite iĝis la plej populara en eo-vikio. Mi opinias, ke tion kaŭzis ĝia titolo: se la artikolo estus esperantigita ekzemple Karles Puĝdemon i Kazemeĵo, ĝi revenus al sia averaĝa nivelo po 0,1 vizito semajne. Do ĝin vizitis ne-esperantistoj, serĉintaj informojn pri la subite famiĝinta politikisto kaj mistrafintaj eo-vikion.
Supozeble tio klarigas ankaŭ ĝeneralan statistikon kun 22 777 453 vizitoj al eo-vikio: homoj erare vizitas ne esperantigitajn titolojn de artikoloj kaj tuj foriras, ĉar la artikoloj estas skribitaj en la lingvo kiun ili ne konas.
Konkludoj
Mi opinias, ke Vikipedio en Esperanto estas grandega atingo kaj valoraĵo de la esperantistaro.
Sed samtempe mi opinias, ke la nuna stato de eo-vikio ne estas bona kaj ekzistas multaj vojoj de ĝia plibonigo. Ĉu ĝi estas katastrofa? Certe ne: nia vikio estas promesplena kaj povus transformiĝi je altkvalita, enhavriĉa enciklopedio. Kio estas farenda tiucele?
Tre simple: al vikio devas veni pli da esperantistoj por krei novajn artikolojn kaj redakti la jamajn. Ĉiu povas rakonti pri sia profesio, hobio aŭ setlejo — aferoj kiuj iel aŭ tiel interesas ĉiun esperantiston. Venu por legi kaj se vi rimarkos ion plibonigendan — ne hezitu redakti tuj!
Fontoj
(en) «Wikimedia Statistics» – Stats.wikimedia.org, 2024-01-31 (arkivita [ ])
- 22-a de februaro 2024
- Februaro de 2024
- 22-a de februaro
- Vikimedio
- Teknologio
- Interreto
- Artikoloj kun informo de Stats.wikimedia.org
- Originalaj raportaĵoj
- Vikipedio en Esperanto
- Pola Retradio en Esperanto
- Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev
- Carles Puigdemont i Casamajó
- Anglalingva Vikipedio
- Germanlingva Vikipedio
- Franclingva Vikipedio
- Hispanlingva Vikipedio
- Cebulingva Vikipedio
- Ruslingva Vikipedio
- Svedlingva Vikipedio
- Nederlandlingva Vikipedio
- Itallingva Vikipedio
- Masrlingva Vikipedio
- Idlingva Vikipedio
- Volapuklingva Vikipedio