Zaha Hadid: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Ariadne (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
e roboto aldono de: zh-min-nan:Zaha Hadid |
||
Linio 104: | Linio 104: | ||
[[vi:Zaha Hadid]] |
[[vi:Zaha Hadid]] |
||
[[zh:薩哈·哈帝]] |
[[zh:薩哈·哈帝]] |
||
[[zh-min-nan:Zaha Hadid]] |
Kiel registrite je 04:43, 16 sep. 2010
Zaha Hadid (arabe: زها حديد), (nask. 31-an de oktobro 1950, Bagdado, Irako) estas renoma iraka-brita arkitekto de dekonstruktivismo.
Kariero
Ŝi studis matematikon en Bejruto (Usona universitato kaj poste arkitekturon en Londono (Architectural Association). En 1977 ŝi fariĝis partnero de siaj iamaj instruistoj Rem Koolhaas kaj Elia Zenghelis, kaj en 1980 fondis propran oficejon en Londono.
Ekde la 1980-aj jaroj ŝi instruis en la plej renomaj institucioj (Harvard University, University of Illinois, Hochschule für Bildende Künste in Hamburg, Ohio State University, Columbia University, Yale University). Aktuale ŝi estas profesorino ĉe la Universitato de aplikataj artoj en Vieno, Aŭstrio.
Multajn internaciajn konkursojn ŝi gajnis per siaj aŭdacaj planoj, foje pli aŭdacaj ol io iam antaŭe konstruata. Inter ŝiaj gajnitaj konkursoj estas
- The Peak Club en Hong Kong (1983)
- Cardiff Bay Opera House Wales (1994)
- Ĉefplanado de one-north Singapuro (2002)
- Nova kazino de Basel, Svisio (2005)
En 2004 Hadid ricevis - kiel unua virino - la plej renoman arkitekturpremion Pritzker Architecture Prize. En 2006 Guggenheim muzeo en Novjorko honorigis ŝin per ekspozicio pri ŝia vivoverko
Verkoj
Granda parto de la frua verkaro de Zaha Hadid restis nur koncepto; realigitaj verkoj estis interalie:
- Pabellón Puente de Expo 2008 (2008), Zaragoza, Hispanio
- Eleftheria square, Redsign, Cipro (2007)
- Nordkettenbahn (telfero) (2007), Innsbruck, Aŭstrio
- Maggie's centre en Victoria-Hospitalo (2006), Kirkcaldy, Skotlando
- Stacidomo de Afragola (2006), Afragola, Italio
- Centra konstruaĵo de BMW (2005), Leipzig, Germanio
- plivastigo de Ordrupgaard-muzeo (2005), Kopenhago, Danio
- Phaeno scienca muzeo (2005), Wolfsburg, Germanio
- Bergisel Skisaltejo (2002), Innsbruck, Aŭstrio
- Price Tower extension hybrid project (2002), Bartlesville, Oklahoma - pending
- tramstacio Hoenheim (2001), Strasbourg, Francio
- pavilono por ĝardena ekspozicio (1999), Weil am Rhein, Germanio [1]
- Rosenthal Center for Contemporary Art (1998), Cincinnati, Ohio
- Vitra fajrobrigadejo (1994), Weil am Rhein, Germanio
- Z.CAR hidrogen-pova trirada aŭtomobilo [2]
Filmo
- A Day with Zaha Hadid 2004, 52 min., koloro. New York: Michael Blackwood Productions.
Distingoj
- 2003: European Union Prize for Contemporary Architecture
- 2004: Pritzker-premio
- 2007: Thomas Jefferson Medal in Architecture