Saltu al enhavo

Yahoogroups

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Servo de Yahoo por funkciigi dissendo-listojn. La servo estis antaŭe en eGroups kaj estis aĉetita de Yahoo en 2001. La servo estas uzebla multlingve. Pro tio kaj pro la ekonomia forto de Yahoo ĝi estas aktuale la plej uzata por dissendo-listoj.

Detaloj pri la funkciado de dissendolistoj ĉe yahoogroups

Ĉiuj listoj estas uzeblaj simile:

  • Por sendi mesaĝon al ĉiuj membroj, sufiĉas sendi al adreso nomo_de_la_listo@yahoogroups.com
  • Por aboni la liston, sufiĉas sendi ajnan mesaĝon al adreso nomo_de_la_listo[email protected]
  • Por malaboni la liston, sufiĉas sendi ajnan mesaĝon al adreso nomo_de_la_listo[email protected]
  • Por ricevi la mesaĝojn grupe laŭ tago, sufiĉas sendi ajnan meaĝon al adreso nomo_de_la_listo[email protected]

Kaj eblas viziti la TTT-ejon de la listo je la adreso: www.groups.yahoo.com/group/nomo_de_la_listo

En la TTT-ejo eblas aboni, malaboni kaj viziti la arkivon de antaŭaj mesaĝoj. Por povi plej bone uzi la funkciojn de la TTT-ejo, necesas havi konton ĉe Yahoo kaj tiu konto estu ligata al la retadreso kiun vi uzas por aboni la liston.

Malsukcesaj Provoj Traduki Yahoo Groups en Esperanton:

Estis laborgrupo kiu estis starigita por helpi al Yahoo groups havi sian servon en Esperanto, sed ne havis sukceson. La laborgrupo uzis yahoo group nomata "individuaj-aŭtomataj" kiu poste malaperis pro la rezigno de la grupo.

Eksteraj ligiloj:

Pliaj naciaj TTT-ejoj en la angla:

Ankaŭ vidu: Vikipedio-Grupo