Saltu al enhavo

Universitato de Gento (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Genta Universitato
Datumoj
Devizo inter utrumque
Fondiĝis en 1817
Lokigo Gent, Belgio
Rektoro Anne De Paepe
Studentoj ĉirkaŭ 32 000
Retpaĝo http://www.UGent.be

La Universitato de Gento (UGent, antaŭe Reĝa Universitato GentoRUG) estas unu de la du grandaj universitatoj de Flandrio, en Gento. La UGent estas kiel plurala eduka institucio la kontraŭulo de la Katolika Universitato de Loveno kaj dum la pasintaj jaroj sin poziciis kiel flandra referenco-universitato. Ene de dekkvin jaroj (1991-2005) la nombro de gestudentoj je la Universitato de Gento duobliĝis ĝis proksimume 28.000.

Internacie renomitaj sciencistoj instruis je la UGent, la tri profesoroj-nobelpremiitoj ligitaj al la UGent tra la historio tiurilate estas klara signo.

Historio

La universitato fondiĝis de Reĝo Vilhelmo la 1-a kiel sekvo de lia politiko forigi la intelektan postrestan situacion de la sudo de sia Unuiĝinta Reĝlando Nederlando, la posta Belgio. Tiucele li ankaŭ fondis universitaton en Lieĝo. La UGent estis solene malfermita je la 9a de oktobro 1817, la unua rektoro estis JC Van Rotterdam.

Post la Belga Revolucio la Universitato de Gento iĝis tute franclingva (antaŭe la diskuta lingvo estis la latina, la lingvo de la tiama intelekta elito). Tamen la Flandra Movado provis nederlandlingvigi ĝin. Unu el la provoj datiĝas de la Unua mondmilito en 1917, sed estis nuligita post la milito. La demando tamen plu-okupis la spiritojn tiutempajn: en 1923 la tiama kabineta ministro Pierre Nolf enkondukis leĝon kiu enkondukis partan nederlandlingvigon de la universitato. Nur en la jaro 1930 la universitato devinitive estis nederlandlingvigita. La unua rektoro de la nederlandlingva universitato estis August Vermeylen (ĝis 1932).

Unu el la plej konataj konstruaĵoj de la UGent estas la tiel nomata "Boekentoren" [libra turo] de arkitekto Henry VAN DE VELDE, en kiu la universitata biblioteko havas sian sidejon.

Honoraj doktorecoj

La universitato disdonis la titolon de honora doktoro al inter alie:

Eminentaj profesoroj

Fakultatoj

En 2004 la universitato nombris 11 fakultatojn:

Asocio

La Associatie Universiteit Gent (Asocio de Universato de Gento), mallonge AUGent, ekzistas ekde 2001, tiel kiel la unua dekreto tion volis, el unu universitato kaj unu aŭ pluraj altlernejoj. La Hogeschool West-Vlaanderen [Altlernejo Okcindenta Flandrio], kaj apude la Arteveldehogeschool (Gento) kaj la Hogeschool Gent apartenas al ĝi. La kunlaboro ekestis oficiala en la jaro 2003 per la fondo de aspc.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj