Broderick Crawford
Etoso
Broderick Crawford | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1911 en Filadelfio |
Morto | 26-an de aprilo 1986 (74-jaraĝa) en Rancho Mirage |
Mortokialo | Apopleksio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | kolegio Harvard |
Familio | |
Patrino | Helen Broderick (en) |
Edz(in)o | Joan Tabor (en) (1962–1967) Mary Alice Moore (en) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | aktoro televida aktoro teatra aktoro filmaktoro |
William Broderick CRAWFORD (9a de decembro, 1911 – 26a de aprilo, 1986) estis usona aktoro de teatro, kino, radio kaj televido, ofte elektita por aspraj roloj kaj plej bone konata pro sia portreto de Willie Stark en All the King's Men (1949) kiu havigis al li inter aliaj ricevon de Oskar-premio kaj Ora Globo kaj pro sia stelula rolo kiel Dan Mathews en la televida serio Highway Patrol (1955–1959).[1]
Ĝis la filmado de All the King's Men, la kariero de Crawford estis ege limigita el "B filmoj" en duarangaj aŭ similaj roloj. Li noits, ke li ne kongruas kun la rolo de bela ĉefrolulo, iam priskribante sin mem kiel "retiriĝinta boksisto". Tamen, li elstaris en roloj de maliculoj kaj aŭtoritataj viroj.
- ↑ Broderick Crawford obituary, Variety, 30a de aprilo, 1986.