Eŭropa Memor-Tago pri Viktimoj de Stalinismo kaj Naziismo
Eŭropa Memor-Tago pri Viktimoj de Stalinismo kaj Naziismo - konata ankaŭ kiel Internacia Tago de Nigra Rubando - festo kaj internacia tago celebrata la 23-an de aŭgusto, proponita de Eŭropa Parlamento en 2008 en la 70-a datreveno de la Pakto Ribbentrop-Molotov kune kun Sekreta aldona protokolo pri la kvara dispartigo de Pollando kaj anekso de aliaj landoj.
La festo devas esti Memor-Tago de la viktimoj de ĉiuj totalismaj kaj aŭtoritarismaj reĝimoj, digna kaj neŭtrala memor-omaĝo.
Festado de la Tago celas memorigon de la viktimoj de amasaj deportadoj kaj ekstermo en la periodoj de stalinismo kaj naziismo, kaj samtempe de pli strikta radikigo de demokratio kaj plifortigo de paco kaj stabiligo de la eŭropa kontinento.
Ĉefaj solenaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 2011: Varsovio (Pollando), iniciatita en Muzeo de la Varsovia Ribelo kun subskribo de Varsovia deklaro pri neceso memorigi krimajn konsekvencojn de totalismaj reĝimoj kaj ilian dokumentadon
- 2015: Talino (Estonio)
- 2016: Bratislavo (Slovakio), dutaga konferenco kun partopreno de ministroj pri justeco kaj institutoj pri nacia memoro, Budapeŝto, pacmarŝo kun partopreno de la viktimoj de ambaŭ reĝimoj
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- koncentrejoj, Ekstermejo, Eksterordinara Ekstermiga Agado, Intelektulkampanjo, bombado de Wieluń, masakro de Wola, Masakro de Lvovaj Profesoroj
- gulagoj, NKVD-ordono n-ro 00485, Pola operaco de NKVD, Masakro de Katin, stalinismo, komunista krimo
- Baltia Vojo, Memor-Tago pri Viktimoj de Krimo en Katin, Tago de la memoro
- Holokaŭsto, Volinia masakro, Porajmos
- Totalismo, Komparo inter naziismo kaj komunismo, Antikomunismo, Senkomunismigo
- genocido, Nigra rubando
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marcin Zwolski (redaktoro), Poszukiwanie i identyfikacja ofiar zbrodni systemów totalitarnych. Doświadczenia polskie w kontekście europejskim (Serĉado kaj identigo de la viktimoj de totalismaj sistemoj. Polaj spertoj en eŭropa kunteksto), IPN Białystok, Białystok-Warszawa 2018, p. 368 ISBN 978-83-8098-447-9
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Oświadczenie Parlamentu Europejskiego w sprawie ogłoszenia dnia 23 sierpnia Europejskim Dniem Pamięci Ofiar Stalinizmu i Nazizmu.pdf - Ofica Ĵurnalo de Eŭropa Unio (pole)
- Eŭropa Reto Memoro kaj Solidareco angle
- Enskriboj pri teroro Esplor-Centro pri Totalismoj je la nomo al Witold Pilecki en Pollando
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton](en) Pri romaoj (ciganoj) en Svedio kaj la persekuto dum la Dua Mondmilito, YouTube