Portiko
Portiko estas tegmentita galerio, subportata per kolonoj.
Ĝi formas enirejon aŭ pordejon antaŭ la konstruaĵo mem. Portiko povas esti aldonita antaŭ la konstruaĵo aŭ konsisti el la subtenata unua etaĝo.
Portiko protektas la enirejon kontraŭ pluvo kaj samtempe provizas pli grandan loĝeblan areojn en la superaj etaĝoj.
En varmaj regionoj, kiel la sudaj ŝtatoj de Usono, Afriko aŭ Aŭstralio, portiko povas esti tre vasta kaj konstituas samtempe terason por ĝui ombron kaj aeron.