Saltu al enhavo

Betilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Emes-templo kaj la sundio Gabalo, kun la betilo "sankta ŝtono", antikva monero

Betilo (vorto el la hebrea Beth-El: Loĝejo de DioRememoro de Dio), estas vorto kiu indikas sanktan ŝtonon.

En kelkaj ŝemidaj kulturoj ĝi uziĝas ankaŭ por la restaĵoj aŭ spuroj de meteoritoj kiuj frapis la teron. Tiu ĉi nomo uziĝas por montri ajnan starantan ŝtonon kiu rememorigas la ĉeeston de la dieco kaj la situon de sankta loko. La vorto ankaŭ uziĝas kiel ĝeneralaĵo al ajna ŝtono kiu estas konsiderata sankta en iu specifa kulturo.

La plejmulto el la betiloj, verŝajne venantaj el meteoritoj, estis dediĉitaj al la gedioj aŭ estis kultitaj kiel simboloj de la dieco mem.

Antikvaj kaj famaj betiloj

[redakti | redakti fonton]
La Lapis Niger.
  • La Nigra Ŝtono de la Kaaba en Mekko.
  • La Lapis Niger de Romo.
  • Bethel kiu estas menciita en Genezo.[1]
  • La Nigra Ŝtono de Pessinonte, kun rilatoj al la kultado de la diino Cibelo.
  • La greka omfalo en Delfo.
  • La ŝtono benben de la suntemplo en la Heliopolo de Egiptio.
  • Betilo de Tejada la Vieja. Ĝi troviĝas en la provinca muzeo de Onubo.

Mitologiaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

En la fenica mitologio rakontita de Sankuniatono, unu el la filoj de Urano estis nomita Bet-El. Lia kultado estis ofta en la plejmulto de la fenicaj kolonioj inkluzive de Kartago eĉ post la adoptado de kristanismo, kio estis denuncita de sankta Aŭgusteno de Hipono.

En la helena mitologio, la vorto estis speciale aplikata al la omfalo,[2] ŝtono kiun supozeble glutis Krono kredante ke ĝi estas lia filo Zeŭso. Ĉi tiu ŝtono estis zorgata en Delfo, ĉiutage unktata per olivoleo kaj kovrata per lano dum specialaj okazaĵoj[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Robert Everett Allen Palmer. Rome and Carthage at Peace. ISBN 3-515-07040-0. Page 99.
  2. Doniger, Wendy. Merriam-Webster's Encyclopedia of World Religions. ISBN 0-87779-044-2. Página 106.
  3. Pausanias X. 24.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Hederich, Benjamin: "Baetulus"- ĉe: Gründliches mythologisches Lexikon, Leipzig 1770, kol. 522-523

Permalink:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]