Saltu al enhavo

Portugallingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portugallingva Vikipedio
Retadreso pt.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo portugala
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 7-a de aŭgusto 2024
Artikolnombro 1 130 600
Profundeco 197.5
Paĝoj 5 738 850
Redaktoj 68 208 633
Uzantoj 3 107 498
Aktivaj uzantoj 7 906
Administrantoj 50
Dosieroj 62 966
vdr

La portugallingva Vikipedio (portugale: "Wikipédia em português""Wikipédia lusófona") estas la eldono de Vikipedio en la portugala lingvo.

Laŭ la disdivido de portugallingvanoj en la mondo, la plejparto el portugallingvaj vikipediistoj loĝas en la sudamerika lando Brazilo kaj la eŭropa lando Portugalio, sed la projekto ankaŭ havas signifan kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale portugalparolantaj landoj kaj teritorioj, do Angolo, Kabo-Verdo, Ekvatora Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Mozambiko, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Orienta Timoro. El aliaj landoj, aparte elstaras verkantoj (aparte portugalaj elmigrintoj) en Nederlando. En septembro 2006, la vikipedia branĉo havis 61,3 procentaĵojn da kunlaborantoj el Brazilo, 17,7 procentaĵojn el Portugalio, 11,1 procentaĵojn el Nederlando kaj 9,9 procentaĵojn el ĉiuj aliaj ŝtatoj sume.

La 7-an de aŭgusto 2024 ĝi enhavas 1 130 600 artikolojn.

emblemo por celebri la nombron de 500 000 portugallingvaj vikipediaj artikoloj

Gravaj datoj

[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]