Saltu al enhavo

Komia lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komia makrolingvo
коми кыв
Mapo
natura lingvomakrolingvomoderna lingvo
perma lingvaro
Parolata en  Rusio
Regiono Komiio, Permja regiono, Kirova provinco
Parolantoj 219 100
Skribo Cirila alfabeto
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-ugra
Finno-perma
Perma lingvaro
Komia makrolingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Komiio
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 kv
  ISO 639-2 kom
  ISO 639-3 kom
  SIL KOM
  Glottolog komi1267
Angla nomo Komi
Franca nomo komi
vdr

Komia makrolingvo estas makrolingvo el perma lingvaro de finn-ugra lingvaro. Ĝi estas parolata en Komiio, Permja regiono kaj Kirova provinco. La makrolingvo konsistas el dialektoj, kiujn oni povas disigi en la tri parencajn grupojn:

  • La komi-zirjana lingvo, aŭ simple la komia lingvo (Коми кыв) estas la plej granda grupo. Ĝiaj dialektoj estas parolataj en Komiio kaj apude. Ekzistas la literatura normo de Komi-Zirjana lingvo, kiu estas oficiala en Komiio. En 2010 estis ĉ. 160000 parolantoj.
  • La komi-permjaka lingvo (Перем коми кыв / коми-пермяцкӧй кыв) estis parolata en la Permja regiono, kie en 2010 estis ĉ. 63000 parolantoj de ĝi. En la Komi-Permjaka distrikto de la Permja regiono la lingvo havas oficialan statuson.
  • La komi-jodza lingvo (Коми-Ёдз кыл, nomata laŭ la rivero Jazva) estas parolata fare de malgranda izolita grupo de komioj, loĝanta en Krasnoviŝerska distrikto de la Permja regiono. Oni rigardas la komi-jodzan lingvon aŭ aparta lingvo, aŭ dialekto de la komi-permjaka. Estas ĉ. 2000 parolantoj de la komi-jodza.[1]

Ĉiuj komiaj lingvoj estas skribataj per cirilaj alfabetoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ager, Simon (ed.). Komi. Omniglot: writing systems & languages of the world. Alirita 2020-12-04.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]