Saltu al enhavo

Malgré-elles

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esprimo «Malgré-elles», france «Malgraŭ-ili» rilatas al virinoj el Alzaco kaj Moselle sub nazia okupado dum la Dua Mondmilito. Samkiel la «Malgraŭ-ni», ili estis trude enservigitaj ene de diversaj naziaj strukturoj dum la periodo de 1942 ĝis 1945. Temis proksimume pri dek kvin mil junulinoj.

Post la Normandia surbordiĝo en junio 1944, la mobilizoj akcelis: la nazia reĝimo, kiu jam estis plilongiginta la periodojn de gard-deĵoro, revokis eĉ la malmobilizitajn junulinojn sub la flagoj, tiel ke multaj el ili servis en la vicoj de la germana armeo dum Alzaco estis liberigata. Dizertoj pligrandiĝas en la vicoj de la perforte rekrutitinoj. Tiuj, kiuj estis kaptitaj far aliancitaj trupoj, dum ili portis la uniformon de la germana armeo, estis konsiderataj germanaj militkaptitoj. La lasta Malgraŭ-ili revenis hejmen en 1950.